Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс Страница 28

Тут можно читать бесплатно Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс. Жанр: Справочная литература / Руководства, год неизвестен. Так же Вы можете читать полную версию (весь текст) онлайн без регистрации и SMS на сайте «WorldBooks (МирКниг)» или прочесть краткое содержание, предисловие (аннотацию), описание и ознакомиться с отзывами (комментариями) о произведении.
Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс

Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс краткое содержание

Прочтите описание перед тем, как прочитать онлайн книгу «Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс» бесплатно полную версию:
Предлагаемая книга Бориса Григорьевича Колкера является наиболее полнымучебником языка эсперанто на русском языке. Автор учебника — эсперантолог,преподаватель языков и переводчик. Член Академии эсперанто. Почетный членВсемирной ассоциации эсперантистов. В течении двух десятилетий руководил в СССРмассовыми заочными курсами эсперанто. Преподавал эсперанто в университетахСан-Франциско и Хартфорда. В настоящее время ведет продвинутый курс эсперанто винтернете. Учебник может быть использован для занятий с преподавателем накурсах языка эсперанто, а также для заочного и самостоятельного изучения языка.Для широкого круга читателей.

Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс читать онлайн бесплатно

Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс - читать книгу онлайн бесплатно, автор Борис Колкер

aviado ‘авиация’,

balo ‘бал’,

baro ‘преграда’, ‘препятствие’,

civitano ‘гражданин’,

danci ‘танцевать’,

donaco ‘подарок’,

eduki ‘воспитывать’,

emocio ‘волнение’, ‘переживание’,

ferioj ‘отпуск’, ‘каникулы’,

flugi ‘летать’,

gajni ‘выиграть’,

gratuli ‘поздравить’,

humoro ‘настроение’,

imagi ‘вообразить’, ‘представить себе’,

karbo ‘уголь’,

kompari ‘сравнить’,

komplika ‘сложный’, ‘запутанный’,

konkuri ‘состязаться’, ‘соревноваться’, ‘соперничать’,

konvinki ‘убедить’,

leĝo ‘закон’,

lerta ‘ловкий’, ‘искусный’, ‘умелый’,

maniko ‘рукав’,

nivelo ‘уровень’,

nordo ‘север’,

okcidento ‘запад’,

ordinara ‘обыкновенный’, ‘обычный’,

oriento ‘восток’,

perfekta ‘совершенный’, ‘безупречный’, ‘отличный’,

propra ‘собственный’,

raporti ‘отчитываться’, ‘докладывать’,

ripeti ‘повторять’,

solidara ‘солидарный’ (solidare ‘солидарно’, ‘заодно’),

soni ‘звучать’,

sonĝo ‘сон’, ‘сновидение’, ‘мечта’, ‘грезы’,

speco ‘вид’, ‘сорт’, ‘род’,

sprita ‘остроумный’, ‘находчивый’,

stato ‘состояние’,

sudo ‘юг’,

ŝarĝo ‘груз’, ‘нагрузка’,

ŝerci ‘шутить’,

ŝpari ‘сберегать’, ‘экономить’, ‘сохранять’,

tasko ‘задача’, ‘задание’ (taski ‘задать’, ‘дать задание’, ‘задать работу’),

teamo ‘команда’, ‘группа’, ‘смена’,

tiri ‘тянуть’, ‘привлекать’, ‘манить’, ‘извлекать’,

verko ‘сочинение’, ‘произведение’ (verki ‘сочинять’, ‘писать’),

verso ‘стих’ (versaĵo ‘стихотворение’).

Без перевода: agiti, aǔtografo, brigado, fanfaro, improvizi, kalendaro, koŝmaro, krokodilo, loterio, masko, parodio, populara, trotuaro.

Proksima lando Esperantujo

Forveturis vagonaroj, forflugis aviadiloj, forportante niajn geamikojn orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, sed por ni ankoraǔ sonas tendara kanto.

Ĉi-foje Esperantujo troviĝis en Baŝkirio. Se el homoj oni povus kunigi bukedojn, el la anaro de nia Esperantujo estiĝus belega bukedo – tiom da multeflankaj, agemaj, spritaj homoj feriis en la 12-a Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT-12).

Oni pridiskutis raportojn pri la stato kaj evoluo de la Esperanto-movado, pri la diversspeca utiligo de la Internacia lingvo por informado pri la vivo en nia lando eksterlanden, por la internaciisma edukado de nia junularo.

Grandan salonon okupis neripetebla ekspozicio kun materialoj pri la vivo kaj agado de elstaraj esperantistoj, ricevitaj el multaj landoj dank' al la internacia korespondado. Interesaj prelegoj de la tendara universitato altiradis grandnombran aǔskultantaron. La plej spertaj pedagogoj perfektigis lingvokonojn de la komencantoj en paroligaj kursoj. Aktivuloj tradiskutadis demandojn de Esperanto-instruado.

Por la tendaraj koncertoj Esperanto-kluboj, kiel ĉiam, verkis novajn versaĵojn, teatraĵetojn, kantojn. Dekkvino da lertaj gitaristoj plenumadis la gravan taskon de ilia baldaǔa popularigo.

Ankaǔ en la klubo de gajaj kaj spritaj (KGS) la konkurantaj teamoj parolis nur en Esperanto – do en la negepatra lingvo, sed ja tie ĉi nepras tuja reago kaj improvizado! Jen kiam kiu ajn povus certe konvinkiĝi pri la viveco de Esperanto!

Krokodilo estas ŝerca alnomo, donata al la personoj, kiuj, malgraǔ la tendara leĝo, parolas iun alian lingvon anstataǔ Esperanto. Tendaranoj, apartenantaj al la rondaĉo de krokodiloj, ĉe ni preskaǔ ne estis. La lingva nivelo de la tendaro estis tre alta. Ĉu oni povas trovi pli bonan praktikon, ol dusemajnan restadon en la «lando», kie ĉiuj ĉirkaǔe parolas inter si nur en Esperanto – dum la matena gimnastiko, sportaj konkursoj, naĝado, sunbruniĝado, dancado, en la kafejo «Verda krokodilo» – unuvorte, ĉie!

Se vi ekaǔdos la frazon «Kiam mi loĝis sur Luno…», ne tro miru: antaǔ vi estas nia tendarano. La ĉambroj, loĝitaj de ni, portis nomojn de planedoj kaj steloj. La ejo de la estraro troviĝis sur Olimpo. Al ĉiuj partoprenintoj estis disdonitaj donace tendaraj insignoj kaj surmanikaj emblemoj, ilustritaj libretoj, en kiujn oni tuj ekkolektis aǔtografojn de Esperantujanoj.

La adiaǔa lignofajro bruladis ĝismatene. Okazis maskobalo kaj poste – elektado de la plej bela junulino de la tendaro. Oni kantadis kaj ne povis satkanti – ja tio estis lastaj horoj de la nuna Esperantujo. Morgaǔ ĉio ĉi estos transformiĝinta en fabelon malproksiman kaj belegan por renaskiĝi venontjare aliloke. Jes, oni apenaǔ povas imagi ĉies humoron kaj emocion dum la disiĝo!

Tie ĉi ne estis rakontite eĉ pretere pri multaj rimarkindaj eroj de la tendara vivo: pri la festo de Neptuno, la vespero de parodioj, la ĉiutaga murgazeto, la senmalgajna loterio, pri la fotoservo, kiu havigis fotojn al la dezirantoj samtage kun la tendaraj eventoj ktp. Neforgeseblaj estas malŝarĝado de la karbo helpe al loka lernejo kaj nia agitbrigado, koncertinta en kampoj.

Venu mem en Esperantujon kaj vi ekvidos ĉion per la propraj okuloj, iĝos ĝiaj plenrajtaj civitanoj. Venu des pli nun, kiam vi estas gratulenda okaze de la finstudo de la ĉefa materialo de la kurso, kiam vi estas parolonta kaj korespondonta enlande kaj translime kun multegaj personoj, sciantaj tiun ĉi internacian komprenilon kaj subtenantaj la grandan ideon de komuna, internacia lingvo de la homaro. Do ĝis la renkontiĝo en Esperantujo!

Apud lago, apud mar' (tendara kanto)

Apud lago, apud mar',Ĉe rivero, en arbar'Ĝustatempe, sen erar'Malfermiĝas la tendar'.

Jen januar‘, jen februar’ – rapidas kalendaro.Kaj junularo kun gitar' rapidas al tendaro.En vagonar‘, sur trotuar’ ekkantu ni, najbar'! –Dum tuta jar‘, dum tuta jar’ ni revis pri tendar'.

Por amikaro la hazard' ne povas esti baro.Por amikaro juna ardo estas ordinaro.La senkompara solidaro nun kunigas, ĉarDum tuta jar‘, dum tuta jar’ ni revis pri tendar'.

Apud lago, apud mar'...

Komplika far‘ – ĉiama ŝpar’ por la vojaĝ-preparo,Pri vagonar‘, pri biletar’ ni sonĝas en koŝmaro.Sed jen en ar‘, en sid’ kaj star‘, kantadas junular’ –La amikar‘, nur amikar’ alvenis al tendar'.

Matena klar‘ – kaj ĉe fanfar’ ekverdas la standardo,Kaj nia ar‘, kaj nia ar’ ĝin sekvas per rigardo.Tra januar‘, tra februar’ rapidis kalendar' –La amikar‘, nur amikar’ alvenis al tendar'.

Apud lago, apud mar'...

Versoj de B. Kolker Задания

15.1. Что означают следующие слова?

Reagi; poŝtkarto; sanstato; konstruado; nubego; dancejo; zorgema; konvinkita; verkistino; regulilo; duonforgesita; apudvoja; elfluginte; traflugi; ĉirkaǔflugi; flugilo; eksterleĝa; enkonduko; subglaso; tutkore; raportanto; esprimoplena; malagrablaĵo; reeduki; neimagebla; alproprigi; unuiĝi; estiminda; lampingo; idaro; maltrafe; malplenkapulo; fajrujo; antaǔpago; debordiĝi; forlavi; kunsenti; pridonaci; senŝanĝa; elŝarĝata; superŝarĝo; voĉdoni; malpuraĉa; nedisigebla; brigadestro; estrarano; endas; ĉiamulo; laǔcela; belsona; denorde alsude; unuenaskito; ĵusnaskito; naskiĝjaro.

15.2. Переведите сочетания:

kun via helpo; propagandi Esperanton inter la junularo; ĉe neceso; dank' al via klarigo; pluvis ĝis la oka horo; en sudo; gasto el nordo; ekde la manĝopaǔzo; ili loĝas super ni; kredi malgraǔ ĉio; iri po tri personoj; raporto de la prezidanto pri la agado dum la jaro; gratulo de la instruisto al la lernantoj okaze de la kursfino; rigardi de sur la monto; veni por unu momento; paroli per interurba telefono; mi rakontos post kiam vi petos; fari nenion alian krom danci; laǔ mia opinio; scii laǔ sperto; koni laǔ vizaĝo; estis ĉirkaǔ vespero; veni sen matenmanĝi; konvinku anstataǔ devigi; eliri por promenado; bluiĝi pro malvarmo; kapabla je ĉio; sub la nivelo de la maro; ŝanĝi bildkartojn kontraǔ poŝtmarkoj; tio estas ekster miaj devoj; fajrero de espero; eltrinki per unu tiro; kafo laǔ orienta maniero; la plej lerta; plena verkaro de Zamenhof.

15.3. Переведите фразы:

Plenumadu ĉiun faron dum via vivo tiel, kvazaǔ ĝi devus esti la lasta (Marko Aǔrelio).

El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.

En landoj trans maroj estas oraj arbaroj.

Ju pli frue, des pli certe, – ju pli volonte, des pli lerte!

Aĉetadu ne tion, kio estas utila, sed tion, kio estas necesa (Seneko).

La fino de la parolado gravas pli, ol la komenco (F. Bacon/Bekon).

Mi havas kutimon silenti pri tio, kion mi ne scias (Sofoklo).

Tenu viajn okulojn bone malfermitaj edziĝonte kaj duone fermitaj edziĝinte (B. Franklin).

La diablo ne estas tiel timiga, kiel oni lin pentraĉas.

Oni parolas ĉiam malbone, kiam oni havas nenion por diri (Voltero).

Ne ĉiu raporto estas vera vorto.

Kiu ne ludas, tiu ne gajnas.

Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.

La mono havas flugilojn kaj flugas tre rapide.

Mi venos en ajna momento, kiam vi vokos min.

Nekredeblaj aferoj okazas preskaǔ ĉiutage.

Homo, al kiu neniu plaĉas, estas multe pli malfeliĉa, ol tiu, kiu al neniu plaĉas (F. La Rochefoucauld/Laroŝfuko).

Por esti feliĉa, necesas donadi ĝojon al aliaj homoj.

Neniam aǔskultu tiujn, kiuj parolas malbone pri aliaj kaj bone pri vi (L. N. Tolstoj).

La saĝa scias, kion li diras, la malsaĝa diras, kion li scias.

Prefere donaci al la amatino ĉiutage po unu floron, ol ĉiujn florojn en unu bukedo.

En ĉiu ŝerco oni devas serĉi eron da vero.

Necesas scii, kie, kiam, kiel kaj kun kiu ŝerci.

Ĉiu estas kontenta pri sia saĝo, sed neniu estas kontenta pri sia stato.

Maljuneco estas ne aĝo, sed sanstato.

El ĉiu senelira situacio ekzistas almenaǔ du eliroj: serĉu kaj trovu!

Mi volus renkonti min mem por scii, kiel mi plaĉas al mi; sed en tiu tago mi devas havi bonan humoron, ĉar mi ne ŝatas malagrablaĵojn (Multatuli).

La sata la malsatan ne komprenas.

Kiu ne apartenas al sia patrujo, tiu ne apartenas ankaǔ al la homaro (V. G. Belinskij).

Ekzistas tri specoj de nescio: scii nenion, scii malbone kaj scii ne tion, kion necesas scii.

Ĉiu bona ideo nepre estos malbonigita de ĝiaj tro ardaj subtenantoj.

Kritiki – signifas klarigi al la aǔtoro, ke li faras ne tiel, kiel farus mi, se mi scipovus (K. Ĉapek).

15.4. Переведите на эсперанто:

В Международном молодёжном лагере эсперантистов под Киевом приняло участие около трёхсот человек. Большие комфортабельные палатки расположились на берегу Днепра. Дни были наполнены интересными событиями: лекции, обсуждения, встречи по интересам, концерты, праздник Нептуна, выставки, спортивные соревнования, курсы разговорной практики и, разумеется, песни у костра под гитару. Здесь впервые работали университет эсперантских знаний и научная конференция. Как обычно, рабочим языком лагеря был эсперанто.

15.5. Расскажите о турпоходе, пионерлагере, доме отдыха, зарубежной поездке, студенческом стройотряде, где вы провели отпуск или каникулы, или составьте диалог по одной из ситуаций: а) по любительскому кинофильму, фотогазете, фотоальбому или диапозитивам представьте себе, каким был лагерь эсперантистов, из которого недавно вернулись члены вашего клуба; б) что бы вы хотели увидеть в лагере эсперантистов? Чем вы можете помочь в подготовке его программы?

Перейти на страницу:
Вы автор?
Жалоба
Все книги на сайте размещаются его пользователями. Приносим свои глубочайшие извинения, если Ваша книга была опубликована без Вашего на то согласия.
Напишите нам, и мы в срочном порядке примем меры.
Комментарии / Отзывы
    Ничего не найдено.