Учебник языка эсперанто. Основной курс - Борис Григорьевич Колкер Страница 28

Тут можно читать бесплатно Учебник языка эсперанто. Основной курс - Борис Григорьевич Колкер. Жанр: Справочная литература / Руководства. Так же Вы можете читать полную версию (весь текст) онлайн без регистрации и SMS на сайте «WorldBooks (МирКниг)» или прочесть краткое содержание, предисловие (аннотацию), описание и ознакомиться с отзывами (комментариями) о произведении.
Учебник языка эсперанто. Основной курс - Борис Григорьевич Колкер

Учебник языка эсперанто. Основной курс - Борис Григорьевич Колкер краткое содержание

Прочтите описание перед тем, как прочитать онлайн книгу «Учебник языка эсперанто. Основной курс - Борис Григорьевич Колкер» бесплатно полную версию:

Предлагаемая книга Бориса Григорьевича Колкера является наиболее полным учебником языка эсперанто на русском языке. Автор учебника — эсперантолог, преподаватель языков и переводчик. Член Академии эсперанто. Почетный член Всемирной ассоциации эсперантистов. В течении двух десятилетий руководил в СССР массовыми заочными курсами эсперанто. Преподавал эсперанто в университетах Сан-Франциско и Хартфорда. В настоящее время ведет продвинутый курс эсперанто в интернете. Учебник может быть использован для занятий с преподавателем на курсах языка эсперанто, а также для заочного и самостоятельного изучения языка. Для широкого круга читателей.

Учебник языка эсперанто. Основной курс - Борис Григорьевич Колкер читать онлайн бесплатно

Учебник языка эсперанто. Основной курс - Борис Григорьевич Колкер - читать книгу онлайн бесплатно, автор Борис Григорьевич Колкер

10-7. Приставка mis- означает «ошибочность, неправильность, неуместность»: misaǔdi ‘ослышаться’; miskompreno ‘недоразумение’; misfaro ‘проступок’; Ekde la junaj jaroj lernu pardoni misfarojn de la proksimulo kaj neniam pardonu viajn misfarojn (A. V. Suvorov).

Словоупотребление

10-8. Слово bonvolu требует после себя глагола с окончанием -i: Bonvolu fari tion rapide.

Ĉu vi parolas Esperante?

— Pardonu, sinjoro, mi vidas sur via vesto insignon kun verdkolora steleto. Ĉu tio signifas, ke vi parolas Esperante?

— Jes, efektive. Sed bonvolu paroli nerapide, ĉar mi estas esperantisto-komencanto.

— Mi estas el Italujo. Mi estas partoprenanto de la internacia scienca kongreso.

— Mi legis pri ĝi en la ĵurnalo «Izvestija» kaj en la revuo «Ogonjok».

— La kongreso daǔras jam kvin tagojn. Venis diverslandaj personoj el ĉiuj partoj de l' mondo… Kiu estas via nomo, sinjoro?

— Bonvolu nomi min ne sinjoro, sed kamarado aǔ samideano. Mia nomo estas Andreo.

— Mi tre ĝojas, ke mi povas konatiĝi kun rusia esperantisto. Mi nomiĝas Georgo.

— Ĉu vi estas en nia ĉefurbo unuafoje?

— Jes, ĝuste. Tamen mi esperas ree veni en Rusion kiel turisto meze de la venonta jaro. Tiam mi estos mastro de mia tempo, mi povos trankvile pririgardi diversajn angulojn de via grandega lando, konatiĝi ankoraǔ pli proksime kun via pacema kaj amikiĝema popolo.

— Ĉu vi parolas ruse?

— Bedaǔrinde, ne. Kvankam mi iomete studis la rusan lingvon, tamen mi ne komprenas ĝin sufiĉe. Eĉ la itala-rusa frazlibro, kiun mi prunteprenis antaǔ la forveturo, ne multe helpas min.

— Kiel do vi trovas vojon en Moskvo?

— Kun malfacilo. Ekzemple, antaǔhieraǔ mi longe serĉadis mian hotelon. Poste evidentiĝis, ke mi devojiĝis: en iu malrekta strateto mi erare iris ien en alian flankon. Nu, miaj samgrupanoj ridegis pri mi! Jen al kiaj misaĵoj alkondukas nekonado de la lingvo!

— Ĉu vi multon vidis en Moskvo?

— Sufiĉe multe, ĉar mi estas fru-leviĝema. Ekzemple, mi vidis Kremlon, katedralon de Vasilij Blaĵennij, Rusian Ŝtatan Bibliotekon, Grandan teatron, metroon, hotelon «Kosmo», televidan turon en Ostankino, Tretjakovan bildgalerion, parkon de kulturo kaj ripozo «Gorjkij», stadionon en Luĵniki, cirkon, centran domon de literaturistoj, novajn loĝdistriktojn Jasenevo, Ĉertanovo, Birjulovo kaj, certe, Moskvan Esperanto-klubon.

— Tamen vi sukcesis vidi multon!

— Ne tre. La ĉefa celo de mia vojaĝo estas la kongreso. Do mi klopodas utiligi la tempon ĉefe por aǔskulti prelegojn, diskuti dum kaj ekster kunsidoj kun spertaj specialistoj-kongresanoj pri la evoluo de nia scienco. La kongreso estas grava evento, kaj necesas plene utiligi ĝin, ĉu ne?

— Vi pravas. Sekve, vi estas okupita ĉi tie?

— Certe, tre okupita… Ĉu vi deziras cigaredon?

— Dankon, mi ne fumas.

— Se ne, do ne… Ĉu vi kolektas ion?

— Jes, bildkartojn pri montoj. Mi ekkolektis ilin post mia neforgesebla turista marŝo en Kaǔkaza montaro.

— Bonvolu doni al mi vian adreson. Mi iam sendos al vi bildkartojn pri neĝoplenaj Alpoj. Povas esti, ni ekkorespondos, ĉar ankaǔ mi ŝatas montojn. Nia tuta familio okupiĝas pri la monta turismo, eĉ la sesjara fileto.

— Tio estus bonega! Mi estas danka al vi. Mi promesas nepre skribi.

— Ne dankinde. Al mi estis tre agrable konatiĝi kun vi.

— Mi deziras al vi fruktodonan laboron en la kongreso! Feliĉan vojon!

— Multajn sukcesojn al vi!

Задания

10.1. Что означают следующие слова?

Pacmovado; travivi; organizanto; ekridi; priridi; monteto; sciencisto; mastrino; eldonejo; florejo; florujo; skribilujo; Rusujo; ĉiuflanka; aliflanke; kontraǔstari; multpromesa; plibeligi; travojaĝi; transloĝiĝi; malsaĝaĵo; montarano; diskutata; manskribita; malsanema; ekonomiema; enamiĝema; kuŝemulo; misskribo; misa; duonmalfermi; renovigi; samtempulo; alkonduki; apudmara; ĉiama; ekstere; enpensiĝinte; interhelpo; deflankiĝi; nedezirinde; daǔrigota; antaǔkalkulo; senpere; pravigi sin; subkompreni; diverskolora; neĝblanka; desurmonte; neforsendita letero; ĉefkuiristo; rektlinia; kolormuziko; scienca kunlaboranto; lumturo.

10.2. Переведите сочетания:

sur la monto; dum prelego; post diskuto; antaǔ la komenciĝo; vivi en paco; pleniĝi per akvo; ekde hieraǔ; dank' al via rimarko; peti pardonon de la kamarado (= peti la kamaradon pri pardono); sub feliĉa stelo; kun bedaǔro; okaze de la evento; trans la montoj; ĉirkaǔ la tagmezo; sperta pri la radiotekniko; okupiĝi pri la scienco; esperi pri plibono; memore pri nia interkonatiĝo; temperaturo super nulo; serĉi tra la arbaro; jaroj da feliĉo; ĝis kiam?; ami el tuta sia koro; sidi sen moviĝi; flanko ĉe flanko; forveturi por ĉiam; doni monon kontraǔ aĉetaĵo; inda je atento; ema al vojaĝoj; veni en vagonaro; urbeto apud Taŝkento; loĝi ĉi tie ekde la 1965-a jaro.

10.3. Переведите фразы:

Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.

Via belo min senigis de trankvil'.

Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia (L. Zamenhof).

Mi vin nomas mia stelo.

Li memoris ŝin tia, kia li volis ŝin memori.

En bona manĝujo eĉ la manĝaĵo ŝajnas pli bona.

Homo sen patrujo ne havas amikojn.

Rumanujo estas tre bela turisma lando.

En la 1983-a jaro en Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario, okazis internacia kongreso de esperantistoj kun preskaǔ 5000 partoprenintoj.

La vorto «morgaǔ» estas elpensita por homoj nedecidemaj kaj por infanoj (I. S. Turgenev).

Laboro donas panon, mallaboremo

Перейти на страницу:
Вы автор?
Жалоба
Все книги на сайте размещаются его пользователями. Приносим свои глубочайшие извинения, если Ваша книга была опубликована без Вашего на то согласия.
Напишите нам, и мы в срочном порядке примем меры.
Комментарии / Отзывы
    Ничего не найдено.